Beta versio Uzanto: Gasto       Aliĝo Registru min
Pri la paĝaro

La celo de tiuj ĉi retpaĝaro estas alproksimigi kaj doni la uzeblecon de unu el la plej ofte uzata metodo por fari decidon al la uzantoj (la vizitantoj de la retpaĝaro) kiuj venas al la situacio kiam ili devas elekti unu el pluraj bonaj alternativoj bazite sur definitaj kriterioj.

La metodo uzata por tiu elekto estas analitika hijerarĥia proceso (AHP – Analityc Hierarchy Process).

La uzanto devas scii la sekvon kiam li / ŝi volas fari iun decidon:

        la celon, kion li volas decidi aŭ elekti

        la kriteriojn baze sur kiuj li definas siajn preferojn inter la alternativoj

        la alternativojn, inter kiuj li serĉas la plej bonan

 

La enmeto de la datumoj estas simpla kaj facile komprenebla. La prezento de la reultoj estas klara, kun la ebleco de montro de la interrezultoj por ke la decidanto povu vidi kiuj detaloj pli aŭ malpli influas la elekton de la plej bona alternativo kaj la konsekvencon de la elekto.

La decidanto sin esprimas kun la skalo de 1 ĝis 9 kie la pli granda numero estas tiu alternativo kiun li/ŝi pli preferas (Saaty skalo)

Registrita uzanto de la paĝaro ekhavas la eblecon konservi siajn procedojn de decid-farado ke li/ŝi povu poste rerigardi, plenigi kaj analizi.

Ĉiun elkalkulon kun ĉiuj gravaj indikoj elkalkulas la paĝaro mem.

Ofte kelkaj elementoj de la preferoj dum tempo ŝanĝiĝas. Kelkajn influojn de tiaj ŝanĝoj la uzanto povas pli poste ŝanĝi kaj analizi.

La eblecojn kiujn donas tiu ĉi paĝaro oni povas uzi por fari personajn kaj laborrilatajn decidojn.

La rezulto de la plej bona alternativo pere de AHP metodo estos bazita eksluzive sur la preferoj kaj kriterioj de la uzanto, kaj ĝuste tio donas la specialan valoron al ti ĉi metodo. Tiel eĉ se la preferoj ne estas konzistentaj la optimuma elekto de la alternativo estos farita. La uzanto povas mem decidi ĉu li/ŝi volas pli konzistenta kaj cele al tio ŝanĝi la peson de la preferoj aŭ lasi la preferojn kiaj ili estis.

Se ni elektas nek unu, ankaŭ tiel ni iamaniere elektis.

Kial en tiuj gravaj situacioj ankaŭ vi ne uzu la metodon kiu en lastaj tridek jaroj estis tre ofta kaj uzata de multaj mondfamaj kaj sukcesaj kompanioj kaj istitucioj?

Sur tiu ĉi retpaĝaro la registrita uzanto havas la eblecon enporti ĝis 15 diversajn alternativojn kaj sammulte da kriterioj.

Egzistas ankaŭ la ebleco kie la ricevitajn rezultojn oni povas kompari kun la prezo de la alterantivoj kaj tiel por ĉiu unuopa alternativo havi la mezuron de la favoreco.

 

De tempo al tempo ni ĉiuj venas al la situacio kie inter kelkaj favoraj eblecoj ni devas elekti la ĝustan.

La uzanto devas scii ke pligrandiĝante la numeron de alternativoj geometrie pligrandiĝas ankaŭ la numero de bezonataj definoj de la rilatoj inter la alternativoj.

(k – numero de kriterioj; a – numero de alternativoj)

 

La numero de necesataj komparoj en paroj ene de unu kriterio: (a-1)*a/2
La numero de necesataj komparoj en paroj por kriterioj same: (k-1)*k/2

Tiel la sumo de la necesataj komparoj de la rilatoj inter la kriterioj kaj alternativoj ene de ĉiu kriterio estas:

(k-1)*k/2 + k * (a-1)*a/2

 

La uzanto devus antaŭscii la necesatan numeron de la komparoj necesataj kiam li definas la numeron de alternativoj kaj kriterioj. Enmetitaj datumojn oni povas konservi, kaj pli poste pluplenigi se estas necesate.

Ne permesu ke la eblecoj kiujn la AHP metodo kaj la paĝaro www.123ahp.com donas facile preterafu vin. 

Ni deziras al vi plezuran kaj sukcesasn uzadon de la paĝaro www.123ahp.com

Biblioteko

Ekzemploj