Metodo de elkalkulo Ĉiu tage ni faras diversajn decidojn. Multaj de tiuj ĉiutagaj decidoj ne estas gravaj, sed por kelkaj ni pripensas pri serioze kaj detale ĉar ili estas pli gravaj ol aliaj. Decidante ni sekvas niajn proprajn kriteriojn. Por iuj decidoj la komparoj estas simplaj kaj ni povas facile valorigi ilin. Ekzemple prezo, pezo, alteco,… pli malpli temas pri la valoroj por kiuj jam egzistas mezurunuoj. Sed, kio pri la kriterioj kiuj ne havas tian valorigeblecon? Egzemple kvalito, dizajno, certeco, konformeco, plezuro… kaj aldone laŭ niaj propraj konvikoj, gustoj aŭ kriterioj? Ĉu iam al vi okazis ke vi devis elekti inter tri alternativoj prijuĝante ilin per diversaj kriterioj. Kaj alternativo A monriĝis multe pli favora ol la alternativo B, B estas iom pli bona ol C, kaj laŭ iu alia kriterio C estas pli bona ol A? Aŭ ke alternativo A estas duoble pli bona ol B, B trioble pli bona ol C, kaj alternativo A kaj C estas egalaj? Se ne, tiam tiuj ne estas la paĝoj por vi. Fari decidojn estas procedo de valoradoj de alternativoj rilate la antaŭe definitaj kriterioj. La problemo ekestas kiam inter tiuj alternativoj oni devas elekti tiun alternativon kiu plej komplete plenumas ĉiujn niajn kriteriojn. Ĉu vi konsciis ke egzistas unu simpla metodo kiu povas al ni helpi ĉe tiaj elektoj kalkulante laŭ viaj percepto, intuicio, racia kaj neracia kaj permesante la neapsolutecon de la elekto inter pluraj alterantivoj? La metodo nomiĝas analitika hijerarĥia proceso (AHP Analityc Hierarchy Process). La metodo estas bazita sur komparado de paroj de alternativoj, ĉiu kun ĉiu, kaj vi kiel la decidanto valorigas gravecon, pezon de prefero de unu ternativo kompare al la alia, bazite je al vi gravaj postuloj kaj kriterioj. Same, ankaŭ la kriteriojn oni interkomparas laŭ de vi difinitaj preferoj kaj graveco. AHP estas forta kaj fleksa procedo de decid-farado kiu helpas determini prioritetojn kaj gvidas vin ĝis la plej bona decido konsiderinde kvalitajn kaj kvantajn faktoroj. AHP kompleksajn decidojn minimaligas al komparoj inter paroj da alternativoj kaj kun sintezo de rezultatoj ĝi ne nur helpas la farado de decidoj sed ankaŭ gvidas vin al racia decido. Ĝi estas kreiita tiel ke ĝi subtenas la pensmanieron de homoj, APH estis evoluita de dr. Thomas Saaty en la 1970aj jaroj kiam li prelegadis en Wharton School of Business. La metodo ĝis hodiaŭ estas konsiderata kiel unu el al plej respektataj kaj vaste uzataj metodoj. Multaj institucioj kaj kompanioj uzas ĝin por fari gravajn laborrilatajn decidojn. Kial ankaŭ vi ne estu unu el ili? Analitika hijerarĥia proceso (AHP – Analityc Hierarchy Process) estas matematika metodo. Kompare kun la aliaj metodoj kaj tehnikoj de decidado, AHP donas al la eblecon al la decidanto kompari gravecon de ĉiu alternativo rilate al la aliaj baze de al siaj gravaj kriterioj. Metodo bazita sur preferoj rezultas la plej bonan elekton. La valoro de tiu ĉi metodo ne estas nur elkalkulo de la optima rezulto sed ankaŭ la ebleco klare vidi la interpaŝojn kaj elementojn kiuj pleje kontribuis al la rezulto. Teoria kaj matematika klarigo de la metodo Estas bezonata determini grupon de elementoj: alternativoj kaj kriterioj kiujn ni volas observi. Tiel kreitan grupon oni kombinas en hieraĥian strukturon kies elementoj estas la kriterioj kaj alternativoj. Post difino de la grupon oni komencas krei matematikan modelon per kiu oni kalkulas la prioritetojn (pezo, graveco) de la elementoj je la sama nivelo de la hieraĥia strukturo. La tutan proceon de la APH metodo oni povas priskribi en kelkaj paŝoj: - La kreado de la hieraĥia modelo de la problemo de la decido cele al elekto kaj difino de kriterio kaj alternativoj
- Je ĉiu nivelo de la hieraĥia modelo por ĉiu paro oni interkomparas la elementojn da lamodelo. Por la procedo la preferojn de la decidanto estas reprezentita per la Saaty-skalo. En la faka literaturo tiun skalon oni pli precize priskribas kiel kvin ŝtupan skalon kun kvar interŝtupoj. La interŝtupoj estas vorte priskribitaj intenzitetoj kun la adekvata numera valoro en la skalo de 1 ĝis 9. En la suba tabelo estas montritaj la valoroj kaj ilies priskriboj por kompari la relativan gravecon de la elementoj de la modelo
Intenziteto Graveco | Defino | Klarigo | 1 | Sam grave | Du kriterioj aŭ alternativoj same kontribuas al la celo | 3 | Moderate pli grave | Bazite je spertoj kaj prijuĝoj oni donas moderan avantaĝon al unu kriterio aŭ alternativo kompare kun la alia | 5 | Pli grave | Bazite je spertoj kaj priĵuĝoj oni forte preferas unu kriterion aŭ alternativon kompare kun la alia | 7 | Tre grava Pruvita graveco | Unu el la kriterioj aŭ alternativoj estas tre forte favorizita kompare kun la alia. Ĝia dominado estas pruvita en prakso. | 9 | Ekstrema graveco | La pruvoj sur kiuj oni bazas la preferon de unu kriterio aŭ alternativo kompare kun la alia estas konformitaj kun la plej granda certeco | 2,4,6,8 | Intervaloroj | | - Evaluante la relativan gravecon de la kriterioj kaj la alternativoj ene de la kriterioj helpe da la APH metodo oni elkalkulas la lokajn prioritetojn (pezo, graveco,) de la kriterioj kaj alternativoj kiujn oni poste per definita procedo enkalkulas en la sumojn e la prioritetoj de la alternativoj.
- Poste la rezultoj estas analizitaj.
Ni kalrigu tion pli detale. La unua paŝo estas difini la aron kiun ni nomas la elementoj de la elekto. Aron de alternativoj inter kiuj ni volas fari la plej boan elekton por ni. Sekve ni enmetas ankaŭ la kriteriojn laŭ kiuj ni kompars la alternativojn. Oni devas substreki ke ĉion tion definas decidanto. Nur tiel la decido estas bazita sur subjektivaj preferoj de la decidanto. Por klarigi sekvajn paŝojn ni uzos matematikajn terminojn. N estu la nombro de kriterioj aŭ alternativoj kies pezoj (prioriteto, graveco) wi necesas determini surbaze de priĵujoj de valoroj de ilies proporcioj, signitaj per aij= wi/ wj. Se oni de proporcioj de relativaj gravecoj aij difinas la matricon A, montriĝas ke por tiu matrico, en kazo de konzistentnih prijuĝoj por kiuj validas aij= aik*akj , validas Aw=nw . Matrico A havas specifajn trajtojn: ĉiuj linioj estas proporciaj al la unua; ĉiuj membroj de la matrico estas pozitivaj kaj validas aij=1/aji kaj pro tiuj trajtoj nur unu ajgena valoro estas diversa de 0 kaj egala al n. Se matrico A enhavas nekonzistentajn prijuĝoj (en praktiko tio ĉiam okazas), vektoro de pezo elkalkuliĝas el (A-λI)w=0, kondiĉe al kondiĉo Σwi=1 , kie λmax estas la plej granda ajgena valoro de la matrico A. Pro la trajtoj de tiu ĉi matrico ĉiam validas λmax ≥ nakaj pro tio la idferenco λmax – n estas uzata kiel mezurilo de la konzisteco de la prijuĝo. Per indekso de konzisteco oni CI = (λmax -n)/(n-1) kalkulas prpoprcion de konzistecoj CR=CI/RI, kie RI estas hazarda indekso ) indekso de konzisteco por la matricoj de la ordo n de hazarde generitaj komparoj de paroj – oni uzas tabelon de antaŭkalkulitaj valoroj. Valoroj de la hazarda indekso RI n | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | RI | 1,45 | 1,49 | 1,51 | 1,54 | 1,56 | 1,57 | 1,58 | Se por la matrico A valoras CR≤ 0,1000 prijuĝo de relativaj gravecoj de kriterioj (prioritetoj, alternativoj) estas taksata akcepteblaj. Ne malofte okazos ke tiu proporcio estas pli granda ol 0,1000. Tio povus esti indiko kiom da nekonzisteco okazis en via elekto. Ne rilate al tio, la propono por la plej oportuna alternativo estos donita. Tio estas nu el la valoroj de tiu ĉi metodo. Ĉiam eblas elektitaj intezitecoj de graveco ŝanĝi kaj rekontroli kiu el la alternativoj estas la plej bona kaj kiom pli bona ol la sekva.
|